Post-vereca politiko

Post-vereca-politiko (angle post-truth-politics), ankaŭ nomita Post-fakta politiko (angle post-factual politics) estas politika kulturo en kiu signifa parto de la publika diskurso baziĝas sur allogo al emocio kaj personaj opinioj, anstataŭ la vero kaj faktoj formos publikan opinion, sen konkrete referenci al la detaloj de publika politiko. La esprimo "post-vereca-politiko" estis elektita de Oxford Dictionaries kiel la vorto de la jaro por 2016. La ĉefa diferenco inter diskutoj en post-vereca-politiko kaj tradiciaj politikaj diskutoj estas en temigi personajn opiniojn kaj doni nur sekundaran gravecon al faktoj.

La kreado de la esprimo ricevas al bloganto David Roberts, kiu uzis ĝin en rubriko kiun li skribis por la usona revuo "Grist" en 2010. La esprimo estis vaste uzata de politikaj komentistoj kovrantaj la retiriĝon de Britio el la Eŭropa Unio kaj la venkon de Donald Trump en la elektoj en Usono [1].

En artikolo en The Economist, kazoj de la uzo de post-vereca politiko estis identigitaj en vasta gamo de politikaj kulturoj, inkluzive de en Aŭstrio, Rusio, Ĉinio, Usono, Aŭstralio, Britio, Barato, Japanio kaj Turkio.

  1. The post-truth world: Yes, I’d lie to you. The Economist, la 10a de septembro 2016

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search